Hieraux mi dubis pri la vorto "nasko" kvankam mi bone scias pri la verbo 
"naski".
Senpripense, en iuj kuntekstoj mi dirus "nasko", en aliaj "akusxo".
Ankaux eblas "akusxado" sed estus strange "naskado" kvankam... Ambaux 
vortoj estas proksimaj unu de la alia tamen miaopinie ili ne samsignifas.
La unua diras pli pri evento estkiel alveno de novulo(j) dum la dua 
diras pri fiziologia procezo.
Sed eblas ke mi estas influita de la franca kiu havas du vortojn 
"naissance" kaj "accouchement".

Kion vi, legantoj, priopinias?
Mireja

Rispondere a