Unue mi dankas al Probal kaj al Sergio pro iliaj respondoj al mia demando pri la vorto "nasko" kompare al "akuŝo".
Oni respondis al mi pri la verboj "naski" kaj "akuŝi" kaj mi bone komprenis ke per la verbo "naski" oni komprenas ke ja iu/io estas naskita dum per la verbo "akuŝi" oni komprenas ke iu/io estas naskota/naskata?. Do eblas ankaŭ kompreni en la sbstantivo "nasko" jam faritan naskan agon kaj kompreni en la substantivo "akuŝo" faratan/farotan? naskan ago. Ĉu mi ĝuste komprenis? Mia demando sekvas demando de esperantista bretono en nia esperanta bretonia listo ĉe yahoo-grupo. Li demandis kiel diri en la lingvo Eo la francan "l'enfant se présente par le siège" (hm! parenteze mi ĝojas ke la filo de mia filino iom pli ol sepmotanaĝa, kiu ne ankoraŭ malkovris la lumon de nia mondo, jam preferas piedbateti la patrinan stomakon :-) ). Mi tuj respondis al li "Por la nasko (por la naskiĝo) ŝajnas ke la bebo ne volas sin prezenti per la kapo". Poste mi hezitis pri la vorto "nasko" kaj ne trovis ĝin en ReVo sed trovis ĝin en Vikio. La vorto "nasko" estas utila. Kaj sekve mi pripensis al "nasko" kaj "akuŝo", precipe al la senca diferenco. Se mi trovos bonan difinon de "nasko" kaj tempon por redakti ĝin en ReVo mi faros. Difini la vorton "nasko" ne estas facile, mi prikonscias tion... Esperantiste dankas Mireja pro viaj respondoj.
