Mireja skribis:

>Ankaux eblas "akusxado" sed estus strange "naskado" kvankam... Ambaux 
vortoj estas proksimaj unu de la alia tamen miaopinie ili ne samsignifas.
La unua diras pli pri evento estkiel alveno de novulo(j) dum la dua 
diras pri fiziologia procezo.


Mi konsilus pensi pri 'fermi la pordon'.

La esprimon 'fermi la pordon' oni ofte uzas
figure. 'Mi ne vere shatas tiujn proponojn,
sed mi ankorau ne fermis al ili la pordon',
ekzemple.

En tia uzo, mi malfacilege povas imagi tiajn
frazojn kiel 'la pordo estis fermata al tiuj
ideoj'.  La ideon 'fermi pordon' en figura
senco mi sentas kiel 'verbon de rezulto sen
dauro', kiel esprimis la aferon Kalocsay kaj
Waringhien -- kiel similan al 'trovi'.

Sed pri vera pordo kaj fizika fermo, oni
ja diras 'la granda kaj knarema pordo estis
malrapide fermata, kiam la knabo subite
kriis, "Bonvolu atendi iomete!", kaj la
pordisto rigardis lin kun miro'.

Lau mi 'naski/ nasko' estas oftege preskau
metafora, sed kiam oni pensas konkrete
pri 'vera' nasko, oni ja povas diri, 'dum tiu
bebo estis naskata, la patrino efektive
sentis doloron, malgrau la kutimaj anesteziloj...'

Ekzemplojn de tiu vi abunde trovos en
la gramatikaj artikoloj el la tempo de la
ata-ita-diskuto.  Oni oftege parolis pri
la tempo, dum kiu George Washington
estis naskata, kaj chiuj konsentis, ke en
tiu uzo naski estas sinonima al akushi.

Amike

Probal

Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042




________________________________
From: "[email protected]" <[email protected]>
To: [email protected]
Sent: Mon, October 5, 2009 2:42:46 PM
Subject: [revuloj] pri la vorto "nasko"


      

Rispondere a