--- On Sun, 10/11/09, Vilhelmo Lutermano wrote:

> Chu temas pri tajperaro? En ReVo staras "relajo", en aliaj vortaroj
> relajso.

Temas pri formo arkaika, plene sensenca kun la nuna "relajso".

>Cetere, la difino estas nur elektra aparato.

Jes, por ambaŭ.  Nur ĉi tiu senco estas internacia.

> Sed: en la franca oni uzas ghin tre abunde en figura senco, ekz-e
> "«Le Monde diplomatique» suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de
> politikaj entoj, ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj
> decidejoj, kiuj atentas kaj eventuale alprenas analizojn kaj
> proponojn de la DIPLO).

>Chu uzi ankau en E-o tiun figurasencan uzadon?

Nepre ne, ĝi estus absolute nekomprenebla por nefrancoj.

> Se ne, kion vi proponas kiel alternativon?

Unu figura senco de la franca "relais" estus "peranto".  Sed vi
probable celas ion alian, proksiman al la sporta "stafeto".  Verdire,
ankaŭ al ĉi tiu PV kaj la PIV-oj aldonas la neinternacian sencon
"kuriero" (kaj eĉ metas ĝin unue).

-- 
Sergio




      

Rispondere a