--- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote:
>
> Chu temas pri tajperaro? En ReVo staras "relajo", en aliaj vortaroj relajso.
> Cetere, la difino estas nur elektra aparato.
> Sed: en la franca oni uzas ghin tre abunde en figura senco, ekz-e "«Le Monde 
> diplomatique» suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de politikaj entoj, 
> ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj decidejoj, kiuj atentas kaj 
> eventuale alprenas analizojn kaj proponojn de la DIPLO).
> Chu uzi ankau en E-o tiun figurasencan uzadon?
> Se ne, kion vi proponas kiel alternativon?

Mi estis skribonta ke mi akceptas, sed aliula dubo dubigas min:
"Kion vi volis diri per la vorto "relajsis"? &#264;u potenci&#285;is?"
http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=4205&p=5

tiam mi pensis proponi "stafeti", sed tuj trovis ekzemplon de gxena apudesto de 
la du vortoj:
"La 9-an de aprilo, kiam CNN relajsis stafetadon de la pekina olimpika 
tor&#265;o en San-Francisko..."
http://esperanto.cri.cn/121/2008/04/20/[email protected]

Eble ni povus inspirigxi de "caisse de résonance", kies metafora uzo iom 
similas, ekz.
http://www.suisse.attac.org/Le-Forum-Social-Mondial-de-Caracas
aux vortlude pri "caisse" kiel "kaso":
http://antirepression.over-blog.com/article-28396256.html

tiam mia propono estus: "resoniloj", aux, kial ne, "ehxiloj", "ehxoj".
"Diplo suferas la mankon de politikaj ehxoj".

amike
István Ertl



Rispondere a