--- On Mon, 10/12/09, Renato Corsetti wrote:

> Sergio:

> Mi povas liveri difinon -- sed mi ne vidas simplan kunmetaĵon por
> esprimi la ideon:

> ,----
> | relajso estas aranĝaĵo por transŝalti la statojn de pli granda
> | sistemo sekve de ekstera signalo aŭ valoro media parametro.
> `----

> Dankon! Tio jam sufiĉas por laborigi la serĉantojn de samsignifaj
> esprimoj.

Fakte, nun mi komprenas kion vi celis!

La franca "relais" havas en la vortaro fr-ru 12 signifojn, el kiuj du
estas teĥnikaj.  Unu el la du estas tiu, kiun la esperantistoj
esprimas per "relajso" kaj la rusoj per "реле"; ĉar vi serĉis
anstataŭaĵon por la esperanta "relajso", mi diris, ke via anstataŭaĵo
estas malkonvena; mi ne pensis pri la terminoj francaj.

Sed nun mi komprenas, ke vi donis tradukon por la dua teĥnika senco de
la FRANCA "relais", kiun mi neniam imagus esprimebla per "relajso" (la
koncerna rusa termino estas "ретранслятор").  Tiun duan signifon mi
certe esprimus per "plusendilo" -- sed ĝi neniel rilatas al "relajso"
-- krom se oni konfuzas la du malsamajn aranĝaĵojn.

-- 
Sergio




      

Rispondere a