Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 06:07:46EO pistike65 skribis: > --- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote: > > Chu temas pri tajperaro? En ReVo staras "relajo", en aliaj vortaroj > > relajso. Cetere, la difino estas nur elektra aparato. > > Sed: en la franca oni uzas ghin tre abunde en figura senco, ekz-e "«Le > > Monde diplomatique» suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de > > politikaj entoj, ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj decidejoj, > > kiuj atentas kaj eventuale alprenas analizojn kaj proponojn de la DIPLO). > > Chu uzi ankau en E-o tiun figurasencan uzadon? > > Se ne, kion vi proponas kiel alternativon? > > Mi estis skribonta ke mi akceptas, sed aliula dubo dubigas min: > "Kion vi volis diri per la vorto "relajsis"? Ĉu potenciĝis?" > http://de.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=4205&p=5 > > tiam mi pensis proponi "stafeti", sed tuj trovis ekzemplon de gxena > apudesto de la du vortoj: "La 9-an de aprilo, kiam CNN relajsis stafetadon > de la pekina olimpika torĉo en San-Francisko..." > http://esperanto.cri.cn/121/2008/04/20/[email protected] > > Eble ni povus inspirigxi de "caisse de résonance", kies metafora uzo iom > similas, ekz. > http://www.suisse.attac.org/Le-Forum-Social-Mondial-de-Caracas > aux vortlude pri "caisse" kiel "kaso": > http://antirepression.over-blog.com/article-28396256.html > > tiam mia propono estus: "resoniloj", aux, kial ne, "ehxiloj", "ehxoj". > "Diplo suferas la mankon de politikaj ehxoj".
- Dankon pro la proponoj, sed ambau ne precize redonas la sencon (kvankam ili estas relative proksimaj), la unua char ghi estas nur "plifortigilo", la dua char ghi estas reago. Mi ja diris: "suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de politikaj entoj, ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj decidejoj, kiuj atentas kaj eventuale alprenas analizojn kaj proponojn de la DIPLO). Do, "transprenoj" estus eble plej proksima de la ideo. Amike, Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
