2009/10/13 Renato Corsetti <[email protected]>
>
>
>
> Sergio:
>
> Sed nun mi komprenas, ke vi donis tradukon por la dua teĥnika senco de
> la FRANCA "relais", kiun mi neniam imagus esprimebla per "relajso" (la
> koncerna rusa termino estas "ретранслятор"). Tiun duan signifon mi
> certe esprimus per "plusendilo" -- sed ĝi neniel rilatas al "relajso"
>
> Do kiel vi difinus la unuan signifon de la franca "relais" (kiu en la rusa 
> estas "rele")? Mi demandas vin, ĉar per la vortaroj mi ne trovis kontentigan 
> dividon inter la du singifoj.
>

Mi tute ne estas teknikisto, sed fojfoje la vortoj de ne-teknikisto
estas pli facile kompreneblaj; mi dirus: aparateto kiu per malforta
kurento povas en- aux el-sxalti alian fortkurentan aparaton.


--
Paul Peeraerts
http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a