Istvan (citante La Civiton - horresco referens):

...la vorton "Esperantio" regule uzis la SAT-anoj kaj ghenerale la maldekstruloj:

Fakte temis pri misuzo de la gramatiko de Esperanto lau la jena rezonado: mi volas, ke shtatoj ne ekzistu, do, ne povante atingi tion per politikaj rimedoj, mi forigas unu sufikson el Esperanto, kio estas ege pli facila.

"Esperantujo" trovighis en la uzo de burghoj, dekstruloj kaj falsaj maldekstruloj.

...kaj de la parolantoj de regula Esperanto. "Falsaj" (=falsantaj), cetere, estas la deklaroj de La Civito. Mi konas plurajn verajn kaj ne malverajn maldekstrulojn, kiuj uzas la finaĵon "-ujo".

Amike

Renato

Rispondere a