Je 10/31/09, Istvan Ertl: > Aperas interesa sed cxu-fidinda rimarkigo en la civita tamtamejo:
> http://www.esperantio.net/index.php?id=1037 > ...la vorton "Esperantio" regule uzis la SAT-anoj kaj ĝenerale la > maldekstruloj: "Esperantujo" troviĝis en la uzo de burĝoj, > dekstruloj kaj falsaj maldekstruloj. > Ne klaras el la kunteksto pri kiu epoko temas. Mi ĵus serĉis por la hodiaŭa epoko. La serĉo klare pruvas, ke "Esperantujo" estas alispeca besto ol "Francio": Esperantujo: 110 mil trafoj; Esperantio: 50,1 mil trafoj Francujo: 43 mil trafoj; Francio: 332 mil trafoj Do, "Esperantujo" estas duoble pli ofta ol "Esperantio"; kaj INVERSE, "Francio" estas preskaŭ okoble (7,7x) pli ofta ol "Francujo". Supozeble la nombron de "Esperantio"j pligrandigis la Civito-anoj, kies agadon, cetere, mi ne identigas kun Esperantujo (kvankam agnoskas kiel ties bruan parton). -- Sergio
