> Teodoro: > [...] > La vorto "franco" laŭ mia kompreno estas nur etna franco, kaj ne alia > loĝanto aŭ civitano de Francio.
Mi ne komprenas kio estas "etna franco" ĉar Francio fariĝis el pluraj tre diversaj etnoj. Ĉu al la oreloj de tiuj kiuj vivas for de Francio kaj de Francujo ne sonas la vorto "franco" kiel al francianoj? Mi diras tion nur kiel mi farus etan ne gravan rimarkon. Por mi la vorto "franco" sencas nur en kuntekstoj kaj mi ne povas rilati ĝin al iu etneco. Mi nun demandas: Ĉu bretono (mi ne parolas pri bretoniano, kaj parolas pri nuntempaj bretonoj kompreneble) estas franco? Miaopinie li ne estas etna franco sed tamen estas franco. Mireille
