Je Ĵaŭdo, la 29a de Oktobro 2009EO 10:26:43EO Johan skribis: > >Je Mardo, la 27a de Oktobro 2009EO 03:02:56EO Renato Corsetti skribis: > >> Vilhelmo: > >> > Tiu interpreto donus fine sencon al la ghisnuna sinonimeco inter -uj- > >> > kaj -i-. > >> > >> Ne estas tiel simple, Vilhelmo! Lau kelkaj esperantistoj francoj loghas > >> en Francio. > > > >- Ghuste! Kaj kelkaj ankau en Belgio, kaj chiuj en Francujo! > > > >Amike, > >Vilhelmo. > > Kara Vilhelmo, > Vi eble pensas ke vi richigas la lingvon Esperanto forpromociante la > sufikson -ujo al signifigo, kiu jam ekzistas per la vorto 'franclingvujo'. > 'franca' ne indikas rason au subrason, sed precipe lingvan apartenon. > Proponante rassimilan signifon al francujo (kolektivo de franclingvanoj > ekster la landlimoj)
Kara Johano, ... pli precize: ... en kaj ekster la landlimoj de Francio. > , vi antauenigas ghuste tion, kion vi vershajne volas > kontrauagi, chu ? Nombru la naciajn lingvojn en kiuj oni faras similan > distingon ! Mi ne konas ech unu ! Tian distingon ankau esperantistoj ne > atendadas kaj ne bezonas. Demandu sekcajhon de esperantistoj pri la > diferenco inter Francio kaj Francujo: neniu scias kaj la granda plimulto > nur sekvas kio estas trudita al ili ! Johan Derks - Mi pensas ke E-istoj ideale apartenas al la homoj plej sentemaj pri lingvaj fenomenoj, pro tio ili povas ja nomi du diversajn nociojn per du diversaj terminoj. Krome: ili havas du oficialajn vortojn por io kio ne estas precize difinita (kio estas franco? chu bretono au kataluno estas francoj? chu nur "veraj" francoj estas francoj? chu franco, kies familio loghas jam plurajn jarcentojn en la Pariza regiono, estas same franca kiel kataluno? chu kataluno de Perpinjo estas pli franca ol franclingva belgo?). En tiu hhaosa situacio, en kiu ni havas du vortojn por proksimume la sama neklara afero, konscia lingvouzanto povas ja preferi uzi la du oficialajn vortojn en nuancigaj sencoj, kaj per tio malaperigi la ghenan sinonimecon. Cetere ankau la "ujistoj" volas malaperigi la sinonimecon, forigante la io- variajhon. La sponta lingvoevoluo siavice tendencas forigi la sole fundamentan variajhon. Tiu situacio donas kroman pezon al la argumento (ghis nun, de Sergio kaj mi) ke ni uzu ambau formojn nuancite. Amike, Vilhelmo. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
