Mireille Corobu wrote:

> Por mi la vorto "franco" sencas nur en kuntekstoj kaj mi ne povas
> rilati ĝin al iu etneco.
> Mi nun demandas:
> Ĉu bretono (mi ne parolas pri bretoniano, kaj parolas pri nuntempaj
> bretonoj kompreneble) estas franco?
> Miaopinie li ne estas etna franco sed tamen estas franco.

Nu, en Usono ni havas diversajn tribojn de indianoj. Ili ĉiuj estas 
indianoj. Do oni parolas pri "Native American" kiel apartan etnon, 
kvankam la lingvao kaj genetika distanco inter la triboj estus same kiel 
inter bretonoj kaj aliaj francoj.

Sed estas ankaŭ blankhaŭtuloj kiuj aliĝis al iu aŭ alia tribo. La tribo 
konsideras ilin kunmembroj. Sed la usona registaro ne konsideras ilin 
indianoj, ĉar ili ne estas etnaj indianoj. (Mi mem havas iom da indiana 
deveno, sed ne sufiĉe ke la registaro konsideras min etna indiano.)

Do se homo povas esti kaj Cherokee kaj etna indiano, homo povas esti kaj 
bretono kaj etna franco. (Miaopinie.)

Rispondere a