Mi vidis ke estas apogo por igi permesi 2 evitinda, favore al lasi <verbo>. 
Cxar 'lasi' jam ludas multajn rolojn, 'permesi' estas pli kolora, markebla 
vorto; kaj mi bone komprenas kial multaj lingvoj uzas gxin. Estas bone, se en 
E-o oni ankaux povas uzi koloran lingvon, kaj unu celo de vortaro estas ke oni 
trovu diversajn formulmanierojn.
Kompreneble 'permesi 2' povas multfoje esti malbonstila, pro la asocio kun la 
aktiva permesado. Tamen 'permesi 2' povas esti multfoje esti pli bonstila ol 
'lasi'. Pro emfazo, aux pro apuda uzo de la verbo lasi en alia senco.

Cetere Vilhelmo pravas ellasi metaforajn signifojn, se ili ne igxis cxefa 
signifo.

(Mi jam scivolas, cxu Renato Corsetti konsentas aux ne, rilate al lia apogo por 
bona simpla lingvo.)



      

Rispondere a