Sergio:
2. La nova motoro permesas la rapidecon 200 km/h
4. La medicina terminaro permesas sen ĉirkaŭfrazo nomi ĉiujn anatomiaĵojn
La neparnumeraj ekzemploj (1, 3) estas klaraj metaforoj kun la senco
"lasi". Pri tiuj ne estas obĵeto. La dubindaj ekzemploj estas la
parnumeraj (2, 4), kie ne temas pri permeso (konsento, tolero), sed
pri kapabligo.
Do, en tiuj okazoj oni uzu "ebligi".
Mi komprenas nun, ke tio, kio ĝenas vin estas la vorto "ebligi" en la
difino de la dua signifo:
(io) Ebligi, ke iu faru ion:
Mi pensas, ke oni povus aldoni "ne malhelpi", sed ĉu vi akceptus la frazojn:
2. La nova motoro igas ebla la rapidecon 200 km/h
4. La medicina terminaro igas eble sen ĉirkaŭfrazo nomi ĉiujn anatomiaĵojn
Ili ŝajnas al mi bonaj.
Amike
Renato