--- On Thu, 11/19/09, Joop Eggen wrote:
> Mi vidis ke estas apogo por igi permesi 2 evitinda, favore al lasi
> <verbo>. Cxar 'lasi' jam ludas multajn rolojn, 'permesi' estas pli
> kolora, markebla vorto; kaj mi bone komprenas kial multaj lingvoj
> uzas gxin. Estas bone, se en E-o oni ankaux povas uzi koloran
> lingvon, kaj unu celo de vortaro estas ke oni trovu diversajn
> formulmanierojn.
Ni parolas pri malsamaj aferoj. Nek Vilhelmo, nek mi obĵetas kontraŭ
la pasiva "permesi.2" kio estas klara kaj simpla metaforo:
"la teksto (leĝo ktp) permesas tian interpreton".
Kaj fakte la ekzemploj ĉe "lasi.2" PERMESAS (pasive) tian interpreton.
Sed LA DIFINO parolas pri aktiva kapabligo. Por tia difino necesus
aliaj ekzemploj; sed tiam estiĝas demando, kiom rekomendinda estas la
aktiva _permesi_.
[...]
--
Sergio