--- On Thu, 11/19/09, Renato Corsetti wrote:

[...]

> Mi kredas, ke la 2-a signifo de "permesi" estas tute en ordo kaj ne
> malfaciligas la lingvon.

> "Mia edzino permesas al mi foriri" kaj "La vivo permesas al mi
> foriri" ne devus, laŭ mia sento, krei problemojn eĉ al ĉinoj.

Mi ne scias, kian sencon vi atribuas al "la vivo permesas".  Jen du
pli klaraj paroj:

1. La trafika regularo permesas ĉi tie rapidecon 200 km/h
2. La nova motoro permesas la rapidecon 200 km/h

3. Ilia moro permesas sen ĉirkaŭfrazo nomi ĉiujn anatomiaĵojn
4. La medicina terminaro permesas sen ĉirkaŭfrazo nomi ĉiujn anatomiaĵojn

La neparnumeraj ekzemploj (1, 3) estas klaraj metaforoj kun la senco
"lasi".  Pri tiuj ne estas obĵeto.  La dubindaj ekzemploj estas la
parnumeraj (2, 4), kie ne temas pri permeso (konsento, tolero), sed
pri kapabligo.

(Fakte, la rusa lingvo posedas du verbojn por permesi: позволить kaj
разрешить; la unua permesas ambaŭ uzojn, por la dua la kapabliga senco
estus ridinda.  Simile, dum la franca "permettre" permesas ambaŭ
uzojn, la verboj "autoriser", "admettre" apenaŭ tolerus la sencon
kapabligan.)

-- 
Sergio




      

Rispondere a