--- On Mon, 11/23/09, Grosjean Mireille wrote: [...]
> en la franca oni diras: je fais du 50 km à l'heure, je roule à 50 km > à l'heure. Jes. Mi sentis ke france tie devus esti la artikolo – kaj ĝuste tial mi konjektis, ke tio devas motivi la emon de Vilhelmo nepre enŝovi la pleonasman "ĉiu". Sed mi kontrolis per Vikipedio, kaj iom surprize trovis, ke km/h plusendas al "Kilomètre par heure" (kiun mi tiam ne zorgis tralegi). Amuze, ene de tiu artikolo http://fr.wikipedia.org/wiki/Km/h la esprimo mem estas kondamnita kiel barbarismo kaj kiel havanta alian sencon ol "km à l'heure" (dubinda harfendado, kiu misinterpretas la anglan esprimon "km per hour", sen ajna similaĵo en la alilingvaj artikoloj respondaj al km/h). -- Sergio
