saluton! en la franca oni diras: je fais du 50 km à l'heure, je roule à 50 km à l'heure.
Franclingvanoj penas lerni la uzadon de "po". Sed se oni donas al ili la tradukon "à raison de", tio tute glate funkcias. "Je distribue des livres à raison de deux par enfant". elkore salutas Mirejo 2009/11/23 Sergio Pokrovskij <[email protected]> > > > --- On Mon, 11/23/09, Vilhelmo Lutermano wrote: > > > Karaj, > > > en la formulo "mi pagis po 6 eurojn por ĉiu kilogramo", la uzo de > > "po" estas teda kaj superflua. La sama esprimo sen "po" signifas > > precize la samon. > > Via formulo ne estas la kutima. Via "ĉiu" estas "teda kaj superflua". > Normala formulo estas "mi pagis po 6 eŭroj(n)" (ke temas pri > "kilogramoj" oni normale ne bezonas precizigi, se oni scias la > kutimojn de koncerna lando, kie la poaj prezoj normale esprimiĝas en > la prezoj 1 kg). Vi volas ŝpari unu vorton forigante la esperantan > "po"; la saman rezulton oni povas atingi forigante la malnecesan > "ĉiu". > > Mi suspektas, ke eble temas pri la misinfluo de la ĉiamĝena artikolo: > vi volas uzi ian "tedan kaj superfluan" determinilon ĉe kilogramo. > Jen la vera tedaĵo, la plej ofta vorto de Esperanto kiu estas plene > malnecesa kaj supeflua, kiu estas senkompare multe pli teda ol la > malofta prepozicio "po". > > Tamen mi dubas ke en Esperanto la mezurunuoj postulas determinilon en > tiaj formuloj. "Miles per hour" ne bezonas artikolon angle, samkiel > en "kilomètre par heure" france. > > > > Ghuste pro tio, la plej multaj E-istoj, kiuj ne estas severe > > traktitaj per la regulo ke "po" devas stari chiam antau la nombro, > > intue - kaj kelkaj ankau sekvante siajn etnolingvajn kutimojn - > > diras "mi pagis 6 eurojn po kilogramo". > > Vi prave diris ke temas pri esperantistoj kiuj ne alproprigis al si la > gramatikon de Esperanto kaj uzas kutimon de alia lingvo. Mi dubas ke > tio estas aŭtoritata fonto. > > > > En tiu formulo, la uzado de "po" havas sencon, en ghi, "po" > > anstatauas la prepozicion "por", kiu per si mem estas tro > > malpreciza. > > Ĝi havas sencon -- sed alian, kiun la esperanta "po" ne havas. Ĝi > havas la sencon de la angla "per". Ĝi estas uzata en similaj > situacioj, sed ĝi funkcias alimaniere. > > Celante unu saman parametron de oscilado oni povas paroli pri frekvenco > aŭ pri periodo. Via aserto estas analogia al la opinio ke "periodo" > estas logika kaj sencohava mezurunuo, dum frekvenco estas "teda kaj > superflua". > > > La respekto de la "po antau nombro" estas aparte ghena en teksto en > > kiu tre ofta ripetighas la sama au simila formulo. > > Ekzemplo estus bonvena. > > [...] > > > > Chu ne venis la tempo oficialigi la uzadon de "po" en pli racia formo? > > ,---- > | 2 El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj > | iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston > | kaj gxian inon. 3 Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, > | virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. > `----[ Gen 7 ] > > Mi ne opinias ke "El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi sep parojn" estus > "pli racia formo". Por mi ĝi estus tute alisenca formo. > > -- > Sergio > > > -- Mireille Grosjean Grand-rue 9 cp 9 2416 LES BRENETS Suisse / Svislando +41 (0)32 932 18 88 +41 (0)79 69 709 66 mirejo3.blogspot.com sur l'Asie/pri Azio: mirejo.blogspot.com sur le Canada/pri Kanado: mirejo2.blogspot.com LA PAIX: MA VOIE L'ESPERANTO: MA VOIX PACO: MIA VOJO ESPERANTO: MIA VOCHO
