--- On Wed, 12/2/09, jv wrote:

>> sergio:

[...]

>> Mi ne komprenas, kiel vi ilin registros. La nederlandanoj probable
>> pensas pri la puntaj blankaj kolumoj de la hispana regado; ili
>> evidente miskomprenas la originan usonan metonimion.

> paul (kaj joop?) ne parolis pri hispana regado tamen, aux cxu mi ne
> bone legis?

Ili ne parolis – tial mi diris "probable".  Simple ilia uzo de la
vorto en iuj kombinoj estas por mi tre stranga, tute nekomprenebla –
kaj igas min supozi, ke temas pri io tute alia ol kion mi konas.

>> Ilia "blankkoluma krimeco" estas por mi same okaza kia estus
>> eventuala "inĝeniera krimeco".

> sed el kie venas tiun "blankkoluma" kaj kiel oni komprenu gxin?

Mi ne scias.  Por mi "blankkoluma krimeco" kaj "blankkolumula krimeco"
estas egale misteraj.

> eble la registrinda formo ne estas "blankkolumulo" sed "blankkoluma"
> aux "blanka kolumo" sed cxiuokaze oni afable evitu al neinformita
> leganto la imagon, ke temas pri amasa kolum-sxtelado.

Mi pardonpetas, en ilia uzo ŝajne temas pri "blankkolumula krimeco".
Mi tamen neniel divenas, kion ĉi tio signifas.  Kaj ne sole mi.

-- 
Sergio





      

Rispondere a