> > jv:
> > ecx ofendaj vortoj havas sian lokon en vortaro, kaj la malrespekta
> > nuanco estu parto de la difino aux de la kromnotoj.

> mireja:
> La vortoj ne estas sufiĉe uzataj en Esperanto por konkludi ke ne estos
> uzo de la vortoj en diskriminacia celo.

efektive.  sed aliflanke ecx ofendaj vortoj havas sian lokon en vortaro...

> > post lego de la diversaj atestoj kaj opinioj mi ne konkludas same.
> > sxajne la vortoj estas pli-malpli konataj laux la lingvoj kaj ecx
> > laux
> > la homoj (jurij kaj sergio ne same reagis, vi kaj mi ne same
> reagas).
> > mi versxajne registros ilin aux almenaux "blankkolumulo"n sed markos
> > kiel maloftajn kaj referencos al la menciitaj similsencaj vortoj.

> Kial vi nepre volas registri ilin en ReVo?

mi ne nepre volas.  mi enketis por jugxi, cxu oni auxdas ilin en suficxe da 
aliaj lingvoj por pravigi la okazan uzon en esperanto.

> Ĉu vi ne vidas post la diskuto ke ne ĉiuj konsentas, kaj pri la senco
> de la idiomaĵo kaj pri la neceso ĝin registri en la vortaro?

mi dubas, ke iu ajn proponata vorto cxi tie evitus malakcepton de iu.  hezitoj 
pri la senco aperas ankaux por multaj aliaj vortoj ecx banalaj, ili ne signifas 
ke ni devas rezigni pri difinado.  en cxi tiu okazo bona difino revenanta al la 
origina motivo de la metonimio helpos al gxusta kompreno -- ankaux tio estas la 
rolo de difino.

> ne gravas al ŝi se vi perdos vian tempon por registri ilin)

ne zorgu.  mi gxisoste kredas, ke mi perdas mian tempon pro revo, pro esperanto 
kaj pro pluraj aliaj aferoj, dank' al kiuj mi krome rikoltas precipe 
mallauxdojn.  sed kiel diras la vikipediistoj: la misoj, kiujn ni kreas, estas 
facile forvisxeblaj.

jxeromo

Rispondere a