> Sergio:
> [...]. Tute malsimila (al la pola) estas la difino franca, kiu karakterizas 
> la terminon
> kiel ĵargonaĵon -- kaj rilatigas ĝin al la anoj de ELITOJ (!) negoca,
> foje politika:
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Col_blanc_%28classe_sociale%29 
> <http://fr.wikipedia.org/wiki/Col_blanc_%28classe_sociale%29>

Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn kiam mi tuj respondis al Ĵeromo pri 
la vortoj de li demanditaj. Nur hodiaŭ iris legi la francian paĝon. Tio 
kion mi tie legis konfirmas la pravecon de mia francia reago, reago kiu 
miris kelkajn legantojn ĉi tie.
En la normala lingvaĵo inter francianoj la vorto "cols blancs" odoras 
diskriminacie (kaj neniel krimece). Mi malkovris la krimeca aspekto de 
la vorto nur danke al ĉi tiu diskuto.

Parenteze mi ĵus kontrolis ke la verbo "trarigardi" ne ĉeestas en ReVo, 
ĝi estas tre uzata verbo kaj certe pli utila ol la idiomaĵo "blankkolumulo".
Mireja

Rispondere a