> Sergio:
> Jen unu el ili kiu estas interesa:
> ,----
> | Subite ekbrilo aperis en liaj okuloj kaj li fiksis sian rigardon al
> | tiu, kiu, kun aspekto de blankkoluma dungito, ĵus sidiĝis sur la
> | sidlokon.
> `----
> Estas interese, kiom da esperantistoj interpretus tiun "blankkoluman
> dungiton" en la senco "oficisto"? Miaopinie, tre malmultaj. Mi mem,
> ekster la kunteksto de ĉi tiu temfadeno, interpretus tion kiel indikon
> reala kolumo samkiel pri "la ruĝa kufo" de la Ruĝkufulino. (Ĉi tiu
> rakonto pri la "blankkolumulo Dingĉjo" aperas trifoje en la 18-era
> listo).

Alia interesa estas:

"Poste li laboris dum sia tuta vivo kiel kontisto kaj ŝajne ne tre multe 
gajnis, nur trans la 50a jaro atingis ioman rangaltiĝon. Li estis el 
tiuj « blankkolumaj proletoj » (prolétaires en faux-cols) kiuj vivis 
kiel etaj tute etaj burĝoj."

La aŭtoro (franco) eksterdube regas la lingvon Esperanto. Li ne skribis 
"tiuj blankkolumuloj" sed "blankkolumaj proletoj", eĉ, li sentis utile 
aldoni la francan tradukon. Tio klare estas pruvo

1- ke "blankkolumulo" ne estas por francoj esperanta vorto sufiĉe klara 
por ĝin uzi.

2- ke eĉ la adjektivo "blankkoluma apud la o-vorto "proleto" ne estas 
sufiĉe klara, inkluzive por francoj.

Aldone li ne skribis "prolétaires en col blancs" sed "prolétaires en 
faux-cols" ....

Iam la du esprimoj probable samsignifis sed mi tre dubas ke hodiaŭ "les 
cols blancs" en Francio signifas "les prolétaires en faux-cols". Hodiaŭ 
la franca esprimo laŭkuntekste povas nomi menslaboristojn, 
intelektulojn, oficistojn, kontraste al la franca "les manuels".

Eĉ en la franca, de francoj la vorto ne estas sammaniere perceptata kaj 
ni nun rigardu kiel oni komprenas ĝin internacie... ĉu konsento eblas 
pri la vorto blankkolumulo? kiu ne estas uzata en Eo kaj por kiu 
laŭkuntekste oni jam havas "intelektulo" "oficisto" "menslaboristo" 
"burokratulo" kaj povas por amuzo krei novan kiel "nenion scipovante 
mane farantulo" "manmalkapablulo" kaj tiel plu...

Kompaton mi petas Ĵerom: ni metu la blankajn kolumojn en la lavmaŝinon 
Esperante, esperante ke ili ne tro bluiĝu ĉar oni forgesis 
"diskriminacii" la ĉemizojn.
Mireja

Rispondere a