> sergio > [...] La kontrastigo "manlaboristo/menslaboristo" apartenas al jam > pasinta epoko, samkiel la kontrastigo "blukolumulo/blankkolumulo".
miasente ne, sed la metaforo aludas al vestoj el la fino de 19a gxis mezo de 20a jarcento. estas banala afero, ke metaforo transvivas la epokon, en kiu gxi havis sian pravigon. > Ambaŭ estas arkaikaj koncepte, kaj ambaŭ estas komprenendaj kiel paro; > cetere, ilia amplekso estas praktike egala. kiel iu jam rimarkigis, kamplaboristoj kaj blukolumuloj (fabriklaboristoj) estas egale manlaboristoj. sciencistoj kaj blankkolumuloj (oficlaboristoj) estas egale menslaboristoj. do la lastaj terminoj estas pli ampleksaj. > Tial estas redunda havi ilin ambaŭ. Prefere oni elektu. estas banala afero, ke ekzistas neuxtrala termino kaj metafora termino. inter "nigrevidulo" kaj "pesimisto" ne necesas nepra elekto. inter blankkolumulo kaj oficisto ne necesas elekto. > 1. Ĉar la esprimo "manlaboristo" estas jam tradicia en Esperanto, dum > la "kolumuloj" estas marĝenaj. jes, la "kolumulo"-vortoj estas tre versxajne malpli oftaj. > 2. Ĉar la kontrastigo "manlaboro/menslaboro" estas pli trafa, malpli > specifa ol la esprimo aludanta specife la Usonon de la unua duono de > la 20a jc. "trafecon" mi ne scias mezuri, sed efektive la "kolumo"-vortoj estas pli specifaj, kaj? jxeromo
