> >> "Menslaboristo" entenas en si "laboriston", kaj tio implicas, ke
> >> temas pri salajrulo.
> 
> > laux mia kompreno "-isto" ne nepre implicas ecx profesiecon, des
> > malpli salarulecon.
> 
> Bv vidi ĉi-supre: Ne nura -isto temas, sed pri -laboristo.

sendependan jxurnaliston mi povas senprobleme nomi laboristo.  por tiuj, kiuj 
ricevas salajron ekzistas vorto: salajrulo.  blankkolumulo (oficisto) ne estas 
egala al menslaboristo, kiu povas labori aliloke ol en oficejo kaj enspezi 
alimaniere ol per salajro.

> >> Kial pravigi malpli bonan formon per aserto ke ĝi estas iel-tiel
> >> komprenebla, kiam ekzistas esprimo pli bona, pli klara, pli
> >> tradicia?
> 
> > per gxia ekzisto.
> 
> Ĝi estas tro marĝena. Malpli 18 retpaĝoj. Tio sufiĉus se la vorto
> estus efektive bona kaj reale bezonata; sed ĝi estas nek-nek.

neniu vorto estas bona se oni volas esprimi ion malfacilan.  neniu vorto estas 
bezonata se oni votis silenton.  tiaj kvalitoj estas pure subjektivaj.

> > sed mi cxi tie "pravigas" nenion. mi registras okaze en revo
> > vortojn kaj esprimojn, kiuj estas parto de la lingvo,
> 
> Parto de unu el la dialektoj de la lingvo.

mi volonte legos pri la dialektoj de la lingvo.

> > kaj kiujn mi ne sxatas kaj ne uzas. revo ne estas la spegulo de mia
> > privata ideala lingvo.
> 
> Bela tezo, tamen estas formoj pri kies erareco oni konsentas

pri erareco de blankkolumulo ne estas cxiesa konsento cxi tie.

> >>> kiel ajn, la uzo de tiu vortfiguro ecx en landoj, kie la vestoj ne
> >>> respondas nuntempe, estas konstatebla realajxo.
> 
> >> Ĝi estas realaĵo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la angla aŭ
> >> pri raportaĵoj pri usona vivo.
> 
> > "kimono" estas realajxo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la
> > japana aux raportoj pri japana vivo.
> 
> Jes. Ĝuste tion mi celas. "Blukolumulo" estas vorto priskribanta
> "nocion de usona sociologio", ĝi ne estas universala, tutmonda
> koncepto (kia estas "manlaboristo").

gxi jes suficxe internaciigxis, kiel ni konstatis cxi tie per la pozitivaj 
respondoj de japanoj, francoj, brazilanoj, usonanoj...

> >> [...] vi insistas ke oni enkonduku redundaĵon, ke oni lernu ankoraŭ
> >> unu paron da vortoj. Tio estas malnecesa malsimpligo de la lingvo.
> 
> > mi neniom insistas, ke "oni" "enkonduku". mi insistas, ke la
> > esprimo estas iom uzata,
> 
> Tre malmulte

jes.

> > internacie pli-malpli bone komprenata,
> Ne tute internacie laŭ la disvastiĝo kaj malsame laŭ la signifo.
> 
> > kaj ke por utilo al homoj, kiuj trovas gxin en tekstoj, vortaro
> > utile registros gxin kun klara difino, eventuale kun malrekomendo.
> 
> Ĝuste tion mi proponis (kun la marko EVI).

kia koincido! ankaux mi proponis tion.  kontraux kio vi argumentas de post tiam?

> La mencion de "senkulotulo Jesuo Kristo" mi ja vidis en la verkoj pri
> la francia revolucio (ekz-e en romano de A.France).

ni parolas cxi tie pri iu lingvo nomata esperanto.

> Jen unu el ili kiu estas interesa:
> ,----
> | Subite ekbrilo aperis en liaj okuloj kaj li fiksis sian rigardon al
> | tiu, kiu, kun aspekto de blankkoluma dungito, ĵus sidiĝis sur la
> | sidlokon.
> `----
> Estas interese, kiom da esperantistoj interpretus tiun "blankkoluman
> dungiton" en la senco "oficisto"? Miaopinie, tre malmultaj.

gxuste tial klarigo de gxi estas bezonata en vortaro.

jxeromo

Rispondere a