Je 12/9/09, jv: >>> sergio: >>> Ĝi [...] estas trudata nun
>> jv: >> gxi [...] de la angla disvastigxas nuntempe -- sen trudoj kaj sen >> torturoj. >> sergio >> Por mi tio estas trudo kaj torturo. > troigo estas bela stilfiguro. Ĝia merito apartenas al vi mem :) [...] >> "Menslaboristo" entenas en si "laboriston", kaj tio implicas, ke >> temas pri salajrulo. > laux mia kompreno "-isto" ne nepre implicas ecx profesiecon, des > malpli salarulecon. sendependa jxurnalisto estas menslaboristo sed > ne ricevas salajron, romanisto estas menslaboristo sed ne ricevas > salajron ktp. Bv vidi ĉi-supre: Ne nura -isto temas, sed pri -laboristo. [...] >> Kial pravigi malpli bonan formon per aserto ke ĝi estas iel-tiel >> komprenebla, kiam ekzistas esprimo pli bona, pli klara, pli >> tradicia? > per gxia ekzisto. Ĝi estas tro marĝena. Malpli 18 retpaĝoj. Tio sufiĉus se la vorto estus efektive bona kaj reale bezonata; sed ĝi estas nek-nek. > sed mi cxi tie "pravigas" nenion. mi registras okaze en revo > vortojn kaj esprimojn, kiuj estas parto de la lingvo, Parto de unu el la dialektoj de la lingvo. > kaj kiujn mi ne sxatas kaj ne uzas. revo ne estas la spegulo de mia > privata ideala lingvo. Bela tezo, tamen estas formoj pri kies erareco oni konsentas, kaj por kiuj eblas trovi pli da trafoj. Ekz-e la misgramatika "variebla" (kun pasiva sufikso ĉe netransira radiko). >>> kiel ajn, la uzo de tiu vortfiguro ecx en landoj, kie la vestoj ne >>> respondas nuntempe, estas konstatebla realajxo. >> Ĝi estas realaĵo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la angla aŭ >> pri raportaĵoj pri usona vivo. > "kimono" estas realajxo, kiam temas pri tekstoj tradukitaj el la > japana aux raportoj pri japana vivo. Jes. Ĝuste tion mi celas. "Blukolumulo" estas vorto priskribanta "nocion de usona sociologio", ĝi ne estas universala, tutmonda koncepto (kia estas "manlaboristo"). [...] >> [...] vi insistas ke oni enkonduku redundaĵon, ke oni lernu ankoraŭ >> unu paron da vortoj. Tio estas malnecesa malsimpligo de la lingvo. > mi neniom insistas, ke "oni" "enkonduku". mi insistas, ke la > esprimo estas iom uzata, Tre malmulte. > internacie pli-malpli bone komprenata, Ne tute internacie laŭ la disvastiĝo kaj malsame laŭ la signifo. > kaj ke por utilo al homoj, kiuj trovas gxin en tekstoj, vortaro > utile registros gxin kun klara difino, eventuale kun malrekomendo. Ĝuste tion mi proponis (kun la marko EVI). [...] >> Sufiĉe marĝene. Proksimume samkiom oni parolis pri "le sans-culotte >> Jésus-Christ". > cxi tie proksimuma mezuro eblas (kun cxiu kutimaj singardoj pri nombroj en > guglo, registo de uzoj en cxi tiu diskuto mem ktp.): La mencion de "senkulotulo Jesuo Kristo" mi ja vidis en la verkoj pri la francia revolucio (ekz-e en romano de A.France). Kompreneble al gazetaro tiutempa estas malpli vaste reprezentita en la Reto ol la nunaj tradukaĵoj inspiritaj de la angla. > http://www.google.com/search?hl=eo&source=hp&q=blankkolumulo&btnG=Google-Ser%C4%89o&lr= > - > http://www.google.com/search?hl=eo&q=%22senkulotulo+jesuo%22&btnG=Ser%C4%89i&lr= Jes. Estas 18 eroj, el kiuj granda plimulto estas nia diskuto. Kaj estas 3 aŭ 4 sendependaj tekstoj, kiuj en la listo aperas po plurfoje. Jen unu el ili kiu estas interesa: ,---- | Subite ekbrilo aperis en liaj okuloj kaj li fiksis sian rigardon al | tiu, kiu, kun aspekto de blankkoluma dungito, ĵus sidiĝis sur la | sidlokon. `---- Estas interese, kiom da esperantistoj interpretus tiun "blankkoluman dungiton" en la senco "oficisto"? Miaopinie, tre malmultaj. Mi mem, ekster la kunteksto de ĉi tiu temfadeno, interpretus tion kiel indikon reala kolumo samkiel pri "la ruĝa kufo" de la Ruĝkufulino. (Ĉi tiu rakonto pri la "blankkolumulo Dingĉjo" aperas trifoje en la 18-era listo). -- Sergio
