On 12/26/09, Vilhelmo Lutermano wrote: > Je Ĵaŭdo, la 24a de Decembro 2009EO 00:40:02EO Teodoro Sankaro skribis: ... >> Sed ĉu 'negro' efektive uziĝas rasisme en Esperanto? Ĉu EVI sole ne >> sufiĉas? > - Nu, por traduki la rasisman "nigger", jes.
Gxi certe ne suficxas por traduki "nigger". "Negro" estas vorto neuxtrala, kaj persono uzanta la normalan Esperanton certe ne komprenos la malsxatan sencon (samkiel "judo" neniel esprimas la fi-intencon de la rusa "жид"). Ruslingve oni kutimas lasi "nigger" netradukita. Aux eble uzi derivajxon de "nigra" (ekz-e "черномазый"). Interese, cxu amkaux hispanlinve "Negro" estas laux vi insulta? Kiel vi proponas al ili kiel vorton neuxtralan? -- Sergio
