Sergio Pokrovskij skribis:

> --- On Fri, 12/25/09, Bertilo Wennergren wrote:
> 
> [...]
> 
>> Scienca? Chu? Eble eksscienca, maksimume. Efektive homaj rasoj
>> simple ne ekzistas.
> 
> Ĉu ankaŭ hundaj rasoj ne ekzistas?

Hundaj rasoj ja ekzistas.

Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura
kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia.

> Ĉiel ajn, eĉ se iu teorio ne estas "scienca", la lingvo tamen bezonas
> vorton por esprimi ĝiajn konceptojn.

Jes. La vorto "raso" ja estas necesa.

>  Ne ĉiuj inter ni kredas je Zeŭso
> aŭ alia dio, tamen ni ja bezonas terminojn por paroli pri tiaj
> neekzistaĵoj.

Jes, sed ni ne nomas tiujn neekzistaĵojn "sciencaj".

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a