Mi havas impreson ke "negro" estis uzata en pli frua periodo de Esperanto kiam, samtempe, estis pli da rasismo kaj sinteno kontraux nigruloj specife. Ankaux estis sxercoj, kiuj sxajnas iom ofendaj al multaj homoj hodiaux, aux almenaux iom sensciaj kaj stultaj, traktantaj nigrulojn kiel ekzotan strangan sovagxan ne tre evoluintan rason. Do parte tiel eble iuj havas impreson ke "negro" estas rasisma, pro tiu ligo al pli rasisma tempo.
Ekzemple en malnova lernolibro pri Esperanto http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec03.php (citajxo sekvas) * Ĉu la negroj havas nigraj larmoj? * Petro estas inteligenta knabo. En la lernejo li lernas ankaŭ Esperanto kaj ofte li skribas leteroj en tiu lingvo al infanoj en fremdaj landoj . Kaj kiam li ricevas longa respondo , li estas tre feliĉa. Foje li ricevis longa letero de sia nigra amiko el Afriko . Li malfermis la letero kaj trovis sur ĝi kelkaj nigraj inkmakuloj . Petro iris al sia patrino , montris al ŝi la makuloj kaj diris: «Panjo , mia nigra amiko estas tre malfeliĉa , ĉar li ploris , kiam li skribis tiu ĉi letero al mi . Jen, sur la letero estas liaj larmoj !» ... (Ignoru gramatikajn erarojn - temas pri ekzerco trovi kaj korekti erarojn.) Mi konfesas ke por mi, la demando "cxu la vorto 'negro' estas rasisma?" estas neklara kaj tre interesa, cxar koncernas lingvon, politikon, historion, rasismon, ktp. samtempe. amike, russ
