--- On Fri, 12/25/09, Bertilo Wennergren wrote:

[...]

> Scienca? Chu? Eble eksscienca, maksimume. Efektive homaj rasoj
> simple ne ekzistas.

Nescienca kaj rasisma estis aserto, ke iuj rasoj estas pli valoraj
kaj pli inteligentaj, aliaj malpli valoraj kaj malpli inteligentaj.
Deklaracio de Homaj Rajtoj batalas kontraux rasismo per
deklaro, ke cxiuj rasoj estas samrajtaj, ne ke rasoj ne ekzistas.
La samo validas ankaux por nacioj kaj seksoj. Ecx se ni statistike
pruvus, ke ekzemple pli multaj geniuloj estas inter blankuloj,
viroj kaj francoj, tamen konkreta nigrula virino povas esti
pli inteligenta ol miliono da francaj viroj.

Do solvo estas akcepti rasojn same normale kiel naciecojn
kaj seksojn, ne kontesti ilian ekziston.

Se kuracisto, antropologo kaj historiisto volas priskribi
la homaron dum la lastaj 12 mil jaroj, cxiu el vidpunkto
de sia fako, ili ne povas eviti la nocion "raso".

Mirek








__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4716 (20091225) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a