2010/1/17 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
> Russ Williams wrote:
>
>> Ekzemple cxiuj el la jenaj kombinajxoj de persvadi/konvinki kaj kredo/ago
>> estas en ordo en la angla:
>
>> He persuaded/convinced her that God does not exist.
>
> Al mi estas surprize, ke oni povas diri "He persuaded her that
> God does not exist", sed mi ja ne estas denaska Anglalingvano.
>
> Chu vi povas citi ekzemplojn el literaturo de tia uzo de
> "persuade"?

Mi ne konas specifajn literaturajn ekzemplojn. Sed google-sercxo por
"persuade me that", "persuaded him that", kaj similajn esprimojn
montros multajn ekzemplojn de cxiutagaj parolantoj.

Mi povas facile imagi ke antauxe ekzistas tia distingo, kian vi
priskribas en Esperanto, kaj poste la distingo malaperas inter la
parolantaro.


...Nu bone, pro scivolo pri la interesa lingva demando, mi jxus
sercxis per google por "persuade" kun "Shakespeare" kaj trovis:
http://www.william-shakespeare.info/william-shakespeare-sonnet-22.htm
"My glass shall not persuade me I am old"
(Mia spegulo ne persvados/konvinkos min, ke mi estas maljuna)

Sxajne tiu sxekspira ekzemplo pli temas pri konvinko ol persvado (laux
la Esperantaj difinoj), cxu ne?
Sed la distingo ofte sxajnas subtila por mi (eble gxuste cxar la angla
pli egaligas ilin ol Esperanto versxajne!)


Aha, kaj jen la sekva pagxo, specife pri citajxoj kun "persuade".
Nekredeble konvene! :)
http://www.brainyquote.com/quotes/keywords/persuade.html

Estas diversaj ekzemploj en la Esperanta senco (instigi iun al ia
ago), sed ankaux diversaj en la senco de konvinki/kredigi:

Ekzemple (por reveni al la ekzempla temo de kredo kaj dio...):

I cannot persuade myself that a beneficent and omnipotent God would
have designedly created parasitic wasps with the express intention of
their feeding within the living bodies of Caterpillars.
Charles Darwin
(Mi ne povas persvadi min, ke bonvola cxiopova Dio intence kreus
parazitajn vespojn kun la specifa celo, ke ili nutru sin en la
vivantaj korpoj de rauxpoj.)

Theology is never any help; it is searching in a dark cellar at
midnight for a black cat that isn't there. Theologians can persuade
themselves of anything.
Robert A. Heinlein
(Teologio neniam helpas; tio estas sercxado en malluma kelo notkomeze
por trovi nigran katon, kiu ne cxeestas. Teologoj povas persvadi sin
pri io ajn.)

amike,
russ

Rispondere a