hmm,

mi chiam pensis, ke la unuobla vorto
'konsentigi' pausas la dusencecon de la
baza vorto 'konsenti', kaj ke la distingo
'persvadi'/ 'konvinki' estus la loko, kiu
forigus tiun dusencecon.

sed viaj ekzemploj, sergio, estas..
konsentigaj.  mi devos cerbumi plu, kaj
se mi havos rezultojn, mi diros ilin al la
listo.

amike

probal
 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042




________________________________
From: Sergio Pokrovskij <[email protected]>
To: [email protected]
Sent: Mon, January 18, 2010 10:01:43 AM
Subject: Re: [revuloj] Persvadi

  
Je 1/17/10, Bertilo:
> Russ Williams wrote:

[...]

>> Li persvadis/konvinkis sxin, ke dio ne ekzistas.

> La[ŭ] mi tie eblas nur "konvinkis".

Mi povas imagi tian frazon kun "persvadis" -- tamen kun nuanco iom
ironia.  Oni povas akcepti ian opinion ne sekve de konscia juĝo, sed
pro motivoj senraciaj -- ekz-e pro longa kaj impona ripetado, aŭ pro
emocio.  Ekz-e

"Ŝi lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, ke ĉio estas riparebla, ke
ĉio okazis kiel eble plej bone".

"La reklamo persvadis lin, ke XXX estas la plej bona varo en la mondo".

"Ŝi sukcesis persvadi sin, ke ĉio ne estas perdita, ke ŝi ankoraŭ
povas venki".

Ne temas pri ago, temas pri ŝanĝita vidpunkto aŭ aprezo de la
situacio.  Precipe ofte oni povas persvadi infanon (ekz-e konsoli aŭ
trompi).  Aliflanke, ne temas pri firma kaj pripensita konvinko, temas
pri malfirma opinio, kiu povas facile ŝanĝiĝo -- kiel la humoro.

--
Sergio

 


      

Rispondere a