Je 1/17/10, Bertilo:
> Russ Williams wrote:

[...]

>> Li persvadis/konvinkis sxin, ke dio ne ekzistas.

> La[ŭ] mi tie eblas nur "konvinkis".

Mi povas imagi tian frazon kun "persvadis" -- tamen kun nuanco iom
ironia.  Oni povas akcepti ian opinion ne sekve de konscia juĝo, sed
pro motivoj senraciaj -- ekz-e pro longa kaj impona ripetado, aŭ pro
emocio.  Ekz-e

"Ŝi lasis sin persvadi, ke Dio ekzistas, ke ĉio estas riparebla, ke
ĉio okazis kiel eble plej bone".

"La reklamo persvadis lin, ke XXX estas la plej bona varo en la mondo".

"Ŝi sukcesis persvadi sin, ke ĉio ne estas perdita, ke ŝi ankoraŭ
povas venki".

Ne temas pri ago, temas pri ŝanĝita vidpunkto aŭ aprezo de la
situacio.  Precipe ofte oni povas persvadi infanon (ekz-e konsoli aŭ
trompi).  Aliflanke, ne temas pri firma kaj pripensita konvinko, temas
pri malfirma opinio, kiu povas facile ŝanĝiĝo -- kiel la humoro.

--
Sergio

Rispondere a