Mi demandas min kial la difino, nun
"Sukcesi kredigi ion al iu"
malsamas de tiu en (N)PIV, kiu estas: "instigi iun al ia ago per emocivekaj 
argumentoj".
La ekzempla esprimo "persvadi al iu, ke li edziĝu" certe ne kongruas kun 
la nuna difino.
Cetere (Renato gxojos) mi persone ne opinias nepre bezonata distingon inter 
"konvinki" kaj "persvadi". Se oni celas ke "persvadi" instigas al agoj, dum 
"konvinki" temas pri veroj kaj kredoj, oni trovas kontrauxekzemplon cxe Zam:
"Kaj Aĥab buĉis multe da ŝafoj kaj bovoj por li, kaj por la 
popolo, kiu estis kun li, kaj konvinkis lin iri kontraŭ Ramoton en Gilead"
"por konvinki min respondi"

amike
Istvan Ertl

Rispondere a