Bertilo:
> Kurt Fischer skribis:
>
> > La 9-a oficiala aldono do rezignas pri grava diferenco: Ne chiu, kiu estas
> > persvadita, estas konvinkita!
>
> Vi pravas pri tiu distingo, sed ne pri tio, ke 9OA rezignas pri ghi:
>
> persvad/i. Igi iun iel agi per (insista) argumentado, petegado k.s.:
> 'shi persvadis min kuniri, kvankam mi ne vere volis.'
>
> La difino klare diras, ke la rezulto de persvadado nur estas certa
> agado (ne konvinko). La ekzemplo ech pli klare montras, ke persvadito
> ne estas konvinkito. Se oni ne volas fari ion, oni ne estas konvinkita.
> Sed oni eble tamen faras, pro ies persvadado.

Gxuste tion mi estis respondonta al la komento de István. La difino en REVO 
devus esti sxangxita al tiu de 9a OA... fare de mi: ja mi tiun taskon surprenis 
kaj komencis gxin efektivigi, sed de pluraj monatoj, ne plu prenis tempon 
dauxrigi. Se iu alia volas dauxrigi, mi disponigos al li la uzitan metodon, por 
ke konservigxu unueco de pritrakto.

> Ankau PIV2005 klare indikas tiun diferencon. Konvinkito estas
> shanginta sian efektivan opinion (konvinkon), dum persvadito
> nur agas lau la volo de alia (pro insistado, petegado au simile),
> eble kontrau la propra konvinko.
>
> Kompreneble tute povas esti, ke iuj uzas nur "konvinki" atribuante
> al tiu vorto ambau ideojn. Tiel kredeble estis por chiuj antau ol
> la vorto "persvadi" aperis en la lingvo.

La sencdiferenco inter "persvadi" kaj "konvinki" malakrigxas precipe en la 
pasinta tempo, cxar gxi ofte havas ankaux kromguston de perfektiva aspekto. 
Kiam oni auxdas sen plia kunteksto "mi persvadis lin veni kun mi al kinejo", 
oni kutime komprenas, ke la persvadado estis sukcesa, sed tio ne enestas en la 
vorto mem.

Kore,

Marc


Rispondere a