Mirejo: > Mi iom esploris en la reto pri "strophoïde" ĉar mi forgesis kiel oni > povas konstrui ĝin (mi emeritiĝis en 2000). > Strofoidoj ja estas matematike tre interesaj figuroj sed multe tro riĉaj > por ke oni povu en ReVo difini ilin je ĝia ĝusta valoro.
La nuna difino donas gxeneralan kartezian ekvacion, kaj la ilustrajxo montras la cxefan karakterizon (BM1=BM2=OB) rilate al la konstrupunktoj A kaj O, kiam B movigxas laŭ la ordinata akso. > Proponi paĝon > sen la bildo ne havas sencon ĉar neniu formulo povos satigi tiujn kiuj > volas scii pri ĝi kaj ne akiris certan gradon en siaj matematikaj > studoj: tiuj bezonas bildon. Mi samopinias. Tial indas solvi la problemion, ke iuj retumantoj bojkotas IE, kaj ke Fjarovulpo ne kapablas gxuste prezenti SVG-bildon kun ena skripto (la problemon pri paco en mezoriento aux financa monda krizo ni solvos poste). > Ili ne trovos en ReVo do iros priesplori en sia lingvo, ne en Esperanto. > Tiel mi faris kaj mi trovis ege interesan paĝaron en la franca farita de > instruisto pri matematiko. Tiu instruisto ricevis la premion 2008 > Anatole Decerf por sia paĝaro pri la rimarkindaj kurboj. Inter multaj > kurboj troveblas ĉio pri strofoidoj en: > http://www.mathcurve.com/courbes2d/strophoiddroite/strophoiddroite.shtml. > Tie mi observis la desegnojn, multaj estas .gif kaj tio permesis al la > aŭtoro montri animate kiel formiĝas strofoidon. > Mi ne scias kiel Marc faris sian bildon en .SVG kaj eĉ ne sukcesas vidi > la bildon. > Per Firefox (la lasta versio) mi havas sur mia ekrano: > ------------ > Strofoido >> function start(evt, scale) { > [...] Tio estas la problemo levita de Christophe (kaj ne unuafoje pritraktita en tiu cxi diskutlisto). > per IE mi havas malplenan rektangulon kun la malgranda kvadrata bildeto > kiu signifas ke ne eblas legi la bildon. Kiel atentigis Wieland, suficxas instali Adobe-an SVGViewer http://www.adobe.com/svg/viewer/install/ Kore, Marc
