2010/1/18 Fabio Bettani <[email protected]>: > Karaj, > > En nia artikolo pri "unik/a" legeblas, inter alie, la jena rimarko: > "[...] tia uzo de unika ŝajnas precioza kaj evitinda. [Sergio Pokrovskij]" > > Kion signifas "precioza"? La vorto ne estas listigita en ReVo. Ĉu ĝi > estas aldoninda? Ĉu foriginda el la komento kaj anstataŭiginda per pli > komunuza samsignifaĵo?
Mi neniam renkontis tiun vorton antauxe. Laux PIV2002: precioza: (beletro) Evitanta en sia parolo cxion krudan aux banalan, k provanta surprizi per lingvaj rafinajxoj Versxajne gxi estas iom PIVeca; mi ne trovas gxin en aliaj de miaj cxefaj vortaroj (inkluzive PV), kaj nur 2 trafoj (modernaj) estas en http://tekstaro.com. Povus ja helpi revortumi la komenton por ke gxi estu pli klara al cxiuj. russ
