Russ Williams: Sercxante "precioza" en Esperantaj pagxoj per google, mi vidas nur 116 trafojn. (Kaj iuj sxajnas misuzi gxin, versxajne kiel falsa amiko kun angla "precious" (kara) eble, ekzemple:
Ekzistas vortoj, kiuj pro sia nocia enhavo estas maloftaj, kvankam povas esti tre chiutagaj (ekz. ne tro damaghaj trudherboj), au kiuj estas uzataj pro sia tro strikta fakeco en tre limigita sfero. Krome trovi ekzemplojn en Interreto ne chiam donas fidindan rezulton. Interreto ankorau ne estas tiom disvastigita, ke ghi povus servi kiel cent-elcenta referencilo. Per tio mi ne volas diri, ke mi volonte uzus "precioza", se mi povas diri anstatau ghi ekz. "afektema", "trodelikatema" ktp. Chefe ne en vortaro kiel klarigon au rimarkigon. Tamen se iu vorto estas fakte uzata, indas kaj endas esti registrata, eventuale kun orientiga etikedo. Amike: Jozefo Horvath www.vortaro.hu
