2010/1/18 Bernhard Pabst <[email protected]>: > Sal Fabio kaj Russ, > > mi miras, ke vi neniam trovis la vorton. Preskaux egalas, kiun el la > modernaj vortaroj vi konsultas, cxie gxi estas registrita, ekzemple: > > - Minnaja, it-eo 1998 > - Krause eo-de 1999 > - De Diego, es-eo, 2003 > - De Smedt eo-nl 2004 > - Hron eo-cz, 2006 > - Larsen, da-eo, 2010 > > ktp. ktp. Krom Krause vi cxiujn ecx trovas en la reto, vd. la liston tie > cxi:
Nu, mi ne kutime sercxas vortojn en eo-vortarojn al lingvoj, kiujn mi ne scias, bedauxrinde... Tamen mi legas diversajn revuojn kaj librojn en Esperanto (notante vortojn nekonatajn de mi), kaj sincere ne memoras vidi la vorton "precioza", kaj mi simile ne memoras auxdi gxin en iu ajn el la diversaj E-eventoj, kiujn mi partoprenas cxiujare... Kompreneble, povas esti ke mi iam vidis/auxdis gxin sed ne rimarkis aux forgesis, tamen mi povas almenaux diri ke mi certe ne ofte renkontis gxin, malkiel multajn vortojn, kiuj ne aperas en multaj de miaj vortaroj. Sercxante "precioza" en Esperantaj pagxoj per google, mi vidas nur 116 trafojn. (Kaj iuj sxajnas misuzi gxin, versxajne kiel falsa amiko kun angla "precious" (kara) eble, ekzemple: "Vivo estas tro precioza por permesi ke lin gvidu ideoj diversaj ol saĝa agado." de http://www.internacia-gazeto.com/articoli-2009/art_09_018_tilio_confucio.htm kaj "Ne perdu tempon, ghi estas precioza" de http://pagesperso-orange.fr/esperantocher/esperant_ilo/rep21.html Kaj iuj trovoj temas pri diskutoj pri konfuzo aux misuzo de la vorto, ekzemple en 2001 en soc.culture.espranto: unua homo> etaj infanoj estas por mi precioza ( kara, shatata de mi...) dua homo> Vershajne vi konfuzas 'precioza' kun la latina termino 'preciosa', kiu signifas : kara, shatata, multvalora. La Esperanta signifo de tiu vorto estas tute alia, nome: afektita, pruda, nenatura ...Do miasperte, gxi ne estas ofte uzata aux komprenata vorto, sed malofte uzata kaj iom miskomprenata/misuzata. Versxajne via sperto estas alia! :) amike, russ
