Saluton Bernhard!,

> Kial tiu fido al ReVo? Gxi baze estas PV de 1930, do postrestas la
> gxeneralan evoluon de preskaux tri generacioj (kun kelkaj gxisdatigoj).

Mi ne deziris estigi debaton pri la malofteco de la vorto "precioza",
aŭ pri la netroveblo de la vorto en PV.
Mi simple atentigis pri tio, ke la vorto estas uzata en ReVo sed ReVo
mem ne havas difinon pri ĝi. Tio estas korektinda nekoheraĵo.

Estas por mi interese legi viajn kaj aliies mesaĝojn pri la difinoj
pri "precioza" ĉe pluraj vortaroj, ĉar mi scivolemas pri tio.

Sed al mi ĉefe gravis, kiel ano de tiu ĉi listo, ke ReVo aŭ ekhavu
artikolon pri la vorto aŭ forigu ĝin el sia korpuso, pro kohereco.

Amike,

--
Fabio
http://forum.esperanto.it - http://iej.esperanto.it

Rispondere a