Saluton

> > Kion signifas "precioza"? La vorto ne estas listigita en ReVo. Ĉu ĝi
> > estas aldoninda? Ĉu foriginda el la komento kaj anstataŭiginda per pli
> > komunuza samsignifaĵo?
>
> Mi neniam renkontis tiun vorton antauxe. Laux PIV2002:
> precioza: (beletro) Evitanta en sia parolo cxion krudan aux banalan, k
> provanta surprizi per lingvaj rafinajxoj
>
> Versxajne gxi estas iom PIVeca; mi  ne trovas gxin en aliaj de miaj
> cxefaj vortaroj (inkluzive PV), kaj nur 2 trafoj (modernaj) estas en
> http://tekstaro.com.
> Povus ja helpi revortumi la komenton por ke gxi estu pli klara al cxiuj.
>
> russ

Ankaux mi neniam trovis la vorton "preciosa", tamen gxi estas ankaux en 
itala-esperanta vortaro de Minnaja (do ne nur en PIV).

Ciukaze, eble estas pli bonaj la vortoj "afekta" aux "tropolurita", krom, 
memkompreneble, "rafinita".

Gxis

Antonio Codazzi


Rispondere a