Sergio:

/Por mi karakterizaj trajtoj de
telero estas, ke

1. g^i estas pli larg^a ol dika, kaj
2. g^i havas platigitan, bretan randon (a brim)/


Jes, sed mi mem au(dis armeojn da anglaj esperantistoj diri "bovlo" en okazoj, kiam mi dirus "profunda telero".

/la angla konservis la praan sencon latinan, dum
c^iuj ceteraj lingvoj deviis /


Kiel ajn, kiam Anna kaj mi devas uzi la vorton "purpura" ni devas aldoni "itale purpura" au( "angle purpura".

/C^ar "preterito" estas nur unu speciala el diversaj paseaj tensoj, kaj
krome, por g^ia uzo ekstergramatika mankas nacilingva apogo. Male,
"paseo" (kp la francan "passé simple", "passé composé") estas uzata
simetrie kun "futuro", kaj por la senco gramatika, kaj g^enerale./


Mi por mi mem solvis la problemon per is-tempo kaj os-tempo (ankau( isa tempo kaj osa tempo). C^io cetera s^ajnas al mi dubinda.

Amike

Renato

Rispondere a