Je 2/13/10, Russ:

[...]

> 3. Mi lastatempe eksciis ke mi nomas la jenan iomete ambiguan mangxujon
> "bovlo" aux "supa bovlo" dum multaj alilingvanoj nomas gxin "telero",
> "profunda telero", "supa telero", ktp:
> http://images.google.com/images?hl=en&q=%22flat+soup+bowl%22
> cxar en la angla mi nomus gxin "bowl"="bovlo", sed en multaj aliaj lingvoj
> oni nomas gxin kun sama nacilingva vorto kiel "telero".

Mi povas manĝi supon kaj el "profunda telero", kaj el "bovlo" (precipe
supon orientan, uzbekan aŭ japanan).  Por mi karakterizaj trajtoj de
telero estas, ke

1. ĝi estas pli larĝa ol dika, kaj
2. ĝi havas platigitan, bretan randon (a brim)

> 4. Versxajne anglalingvanaj Esperantistoj ofte uzas la similajn
> kolornomojn "purpura" kaj "viola" iomete alie ol alilingvanaj
> E-istoj, cxar la signifoj de la anglaj kolornomoj "purple" kaj
> "violet" iom deviis de la kutimaj signifoj en multaj lingvoj.

Ne, estas inverse: la angla konservis la praan sencon latinan, dum
ĉiuj ceteraj lingvoj deviis (probable, influite de la franca).  La
bizanciaj mozaikoj prezentas imperiestran purpuron laŭ la senco
anglalingva.

[...]

> 6. Kial tiom da Esperantistoj (mis?)zas la tehxnikangramatikan
> terminon "futuro" ankaux por signifi la realan (ne gramatikan)
> estontecon,

Ĉar "estont(ec)o" estas iom dubinda logike.

> sed (tre malsimetrie!) malmultaj E-istoj uzas la tehxnikan
> gramatikan terminon "preterito" por signifi la realan (ne
> gramatikan) pasintecon?

Ĉar "preterito" estas nur unu speciala el diversaj paseaj tensoj, kaj
krome, por ĝia uzo ekstergramatika mankas nacilingva apogo.  Male,
"paseo" (kp la francan "passé simple", "passé composé") estas uzata
simetrie kun "futuro", kaj por la senco gramatika, kaj ĝenerale.

> Cxu nura koincido ke multaj lingvoj havas oftuzatan vorton por la
> estonteco, kiu similas al "futuro" (angla "future", franca
> "futur". itala "futuro", ktp), sed ne havas oftuzatan vorton por la
> pasinteco, kiu similas al "preterito"?

Ĝi estas "paseo".

Aliflanke, efektive ekzistas granda malsimetrio en la lingvoj
okcidentaj koncerne la tensoj futuraj, kiuj estas konsiderinde malpli
riĉaj ol la tensoj paseaj.  Probable ĉar ilin katenis la tradicio
latina, en kiu la futuro aperis pli malfrue ol la paseo.  Ruslingvanon
ĉiam surprizas ke la angla lingvo tabuas futuron en la subfrazoj
tensaj kaj kondiĉaj (sed ja permesas tie paseon):

"He'll help you if you ask him nicely" =
"Li helpos vin, se li lin bone petos".

[...]

--
Sergio

Rispondere a