> Mi cerbumis tro mallonge. Venas al mia menso nur "Kruc-monumento".

Dankon pro la propono, de la vorto "tombomonumento" oni povas pensi 
kruc-monumento sed ĝi ne estas monumento, almenaŭ ĉe ni kie ĝi estas 
kruco sed ne elligna kiel videblas en preĝejoj sed elŝtona. Preskaŭ ĉiuj 
situas apud vojkruciĝo rande de vojo. Se iam oni trovas iun ne rande de 
vojo tio okazis pro tio ke estas nova vojo kiu malaperigis la malnovan.

Al tiuj vojkrucoj ne estas celebrado kiel al monumento.
Ili situas en la kamparo ne en urboj.
Apud la preĝejoj oni povas trovi kalvarian monumenton sed ne por ili mi 
serĉas taŭgan vorton. En urboj au vilaĝoj ili estas monumentoj dum la 
bildo kiun mi donis prezentas ne monumenton sed simpla vojkruco elŝtona. 
Da tiaj estas multe pli ol da monumentoj. Ili pli pensigas min al la 
ŝtonaj stakoj starigitaj de la homoj en la nepala montaro, ankaŭ ili 
religie simbolas por la preterpasantoj.
Mireja

Rispondere a