Yury Finkel:

> Mi petas sciigi min, cxu (kaj kiel) vi komprenas cxi-kuntekste la
> vortojn "sia homo"? Cxu ekzistas ia alternativo, ekzemple, "propra
> homo", "malfremdulo", eble "internulo"?

Mi atente tralegis la diskutfadenon kaj jen miaj impresoj.

La vorton "malfremda" mi tre sxatas kaj ofte uzas
en la senco mala al "fremda", kiel pli-malpli ekvivalento
de la rusa "родной".  Tamen en via kunteksto gxi
estus misgvida aux almenaux ambigua.

Ankaux "internulo" estas ambigua kaj malklara
en via kunteksto.

"Sia" tiusence, laux mi, sonas nekutime, slangece
aux fremde en Esperanto.  "Siano" estas ecx pli tia.

"Rilatulo" estas tro gxenerala kaj ne suficxe klarigas,
kial tio signifas, ke oni ne devas acxeti bileton.  Krome
ankaux gxin ne apogas kutima uzo tiusenca.

Cxu vi ne konsideris uzi cxirkauxfrazon?  Laux mi,
"eble senkonscie konsideris sxin unu el la organizantoj",
"opiniante sxin organizanto", "opiniante sxin
rilata al la arangxo" aux simile, estus esprimoj tute
klaraj.  Ili esprimas la gxustan sencon kaj ne postulas
inventon de neekzistanta unuvorta esprimo por
tiu cxi nocio.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>


Rispondere a