2010/2/21 filozofo1 <[email protected]>:
> La vorton "malfremda" mi tre sxatas kaj ofte uzas
> en la senco mala al "fremda", kiel pli-malpli ekvivalento
> de la rusa "родной".  Tamen en via kunteksto gxi
> estus misgvida aux almenaux ambigua.

Bedauxrinde la signaro de via letero fusxigxis (aux mia posxtilo
(GMail) ne povas decxifri gxin), kaj mi ne povas kompreni la rusan
vorton. Se ne estas malfacile, bv. reskribi gxin per latinaj literoj.

> Cxu vi ne konsideris uzi cxirkauxfrazon?  Laux mi,
> "eble senkonscie konsideris sxin unu el la organizantoj",
> "opiniante sxin organizanto", "opiniante sxin
> rilata al la arangxo" aux simile, estus esprimoj tute
> klaraj.  Ili esprimas la gxustan sencon kaj ne postulas
> inventon de neekzistanta unuvorta esprimo por
> tiu cxi nocio.

Jes, sed mi ja devas ankaux transdoni la ironion de la auxtoro - pri
tio, ke "tiaj homoj ekzistas cxie, kie oni kontrolas biletojn", do
simple nomi ilin "organizantoj" mi ne povas.

Konsiderinte cxiujn respondojn, mi nun pensas pri jena varianto de la frazo:

"Sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupigxis pri
aliaj enirantoj, forgesinte sxin aux opiniinte sxin iu el la
"nekontrolindaj", kiaj cxiam multas cxie, kie oni kontrolas biletojn".

Kvankam eble ankaux "senpaguloj" tauxgus, mi ankoraux pripensos.

Interalie, la auxtoro estas A. Grin ("La mondo brilanta").

P.S. "Malfremda" tamen estas registrinda en ReVo, laux mi.

P.P.S. Dankon al cxiuj respondintoj, vi tre helpis al mi!

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a