> Yury:
> Konsiderinte cxiujn respondojn, mi nun pensas pri jena varianto de la frazo:
> 
> "Sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupigxis pri
> aliaj enirantoj, forgesinte sxin aux opiniinte sxin iu el la
> "nekontrolindaj", kiaj cxiam multas cxie, kie oni kontrolas biletojn".
> 
> Kvankam eble ankaux "senpaguloj" tauxgus, mi ankoraux pripensos.

Jen kiel francino tradukus:
"Sxi turnigxis, ne respondis. La biletisto jam kontrolis la aliajn, sen 
(plu)atenti sxin. Eble li pensis ke sxi estis unu plia senpagulo, kia 
multas cxie, kie oni kontrolas biletojn."

Ankaux en la franca oni trovas tro logajn frazojn.
Miaopinie preferinde estas fari plurajn frazojn el tiaj tro longaj.

> [...] 
> *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html 
> <http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html>
> *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": 
> http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html 
> <http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html>

Dankon pro viaj tradukoj, mi legos vin kiam mi povos ripozi de 
dommastrumado.
Mireja

Rispondere a