Jen kian ekzemplon mi legis hodiaŭ ĉe "neegalaĵo": ,---- | se multipliki ambaŭ flankojn de reela ne<tld/>aĵo per | negativa nombro, necesas ŝanĝi ĜIAN SENCON. `----
Formale tio estas ĝusta, tamen mi suspektas ke la aŭtoro de la ekzemplo (neatribuita) probable celis ne "meaning of the inequality" (kiel emus interpreti tian frazon mi kaj ĉiu ordinara ruslingvano), sed "DIREKTON de neegalaĵo", tion kion aliloke ReVo rekomendas nomi "sencumo". T.e. se oni multiplikas "2 < 3" per -1, rezultu "-2 > -3" kun turnita malegalaĵosigno. Kompreneble tia turno estas sencoŝanĝo, sed ankaŭ anstataŭigo de "<" je ">=" en ~(x < y) = (x >= y) ankaŭ estas "sencoŝanĝo" (de sencumo kaj de strikteco); kaj anstataŭigo de ">" je ">=" en iu alia okazo egale estus "sencoŝanĝo" (eĉ se sen ŝanĝo de sencumo). Verdire, mi neniam povis kompreni, kial la angloj, francoj kaj germanoj bezonas apartan konfuzan terminon por direkto en unudimensia spaco. Kaj min surprizas la interpreto de "direkto" en la rimarko ĉe "sencumo": ,---- | sencumo | | Ĉiu el la du manieroj, en kiuj io povas moviĝi laŭlonge de linio. | | Rim.: Tiu ĉi vorto apenaŭ estas uzata, sed estis saĝe ĝin | enkonduki, por ke ĝi anstataŭu sencon 3, kiu estis logike | nepravigebla, ĉar kvankam la fundamentaj tradukoj per „sens“, | „sense“, „Sinn“ ĝin pravigas, la tradukoj per „смысл“ kaj | „znaczenie, sens“ ĉi tion ne allasas. Ja la rusa kaj la pola | preferas uzi ĉi-sence vorton signifantan „direkto“, kiu ne plene | kontentigas, ĉar de matematika vidpunkto estas du manieroj moviĝi | laŭ rekto, sed rekto havas nur unu direkton. `---- http://reta-vortaro.de/revo/art/senc.html#senc.0umo Mi plene konsentas kun la kritiko de tiasenca (!) misuzo de la vorto "senco"; mi konsentas, ke la uzo de "sencumo" almenaŭ avertas personon kies lingvo ne havas tian difekton, ke temas pri signifo diferenca disde la normala signifo de "senco"; sed min surprizas la stranga aserto ke "rekto havas nur unu direkton". Se mi bone komprenas tiun obĵeton, por anglo, franco kaj germano "norden" kaj "suden" estas unu sama direkto (la meridiano); "supren" kaj "malsupren" ankaŭ estus unu sama direkto (la vertikalo); simile pri "okcidenten" kaj "orienten", "maldekstren" kaj "dekstren" ktp. Ĉu efektive tiel absurde estas en la okcidenta matematiko? Ĉu la okcidenta termino vere tiom kontraŭas la normalan sencon (t.e. signifon) komunlingvan? La difino de "direkto" eble estas kritikebla ,---- | Alcela linio; tio, kion esprimas la kien-tabelvortoj `---- tamen ĝia intenco ja malebligas prezenti "norden" kaj "suden" kiel unu saman direkton. Cetere, almenaŭ anglalingve "direction" ja estas uzata en situacioj kiam ReVo preskribas "sencumo"n. Ekz-e rondigo al +malfinio, al -malfinio aŭ al 0 nomiĝas en la anglalingvaj normoj "rounding direction". Laŭ la vortuzo de Marc (mi supozas ke la rimarkon verkis Marc) ili ĉiuj supozeble estus unu sama direkto (ĉar temas pri unudimensia nombrakso). -- Sergio
