> Denove Sibayama, > > Se temas pri masxino sur auxto, mi preferas esprimon > "auxtomobila navigilo", etendante la sencon de "navigi" > ankaux al auxtomobiloj aux homoj. Fakte nun portebla > masxino entenas "satelitan birilon" ene, kaj programo > por homa navigado aux pied-ira navigado estas uzata.
Esperanto estas tia kia eblas diversmaniere sin esprimi kaj tamen esti ĝuste komprenita. "aŭtomobila navigilo", "aŭtomobila navigaciilo" kaj ankaŭ "aŭtomobila vojilo" estas same bonaj kandidatoj apud la "goposo-aj". Eĉ kun la adjektivo "aŭtomobila" la kanditato "aŭtomobila vojmontrilo" povas alfronti la aliajn kaj mi certas po 99,99999999% ke la lasta estas la preferata de Renato. Se ne tiel estas mi atendas tujan renatan reagon (ŝerceme). Mireja PS: mi skribis tion ĉimatene sed ne poŝtis ĉar hodiaŭ mi veturis al la granda urbo Brest. Mi ŝoforis kaj mia edzo pli bone ol ajna aŭtomobila vojilo helpis al mi navigi meze de densa trafiko. Jen por ridi: Reveninte en nia strato mi haltas la aŭtomobilon ĉe nia pordo. Sur la dekstra trotuaro juna virino kviete piediras dudekkelke da metroj for de ni kaj baldaŭ atingos la finon de la strato. Kiel kutime mia edzo elaŭtiĝas kun laŭta sono "AŬ" (pro iom da artrozo): la virino kun miro kapturnas al ni sen halti kaj tuj poste levas sian dekstran piedon malantaŭen, rigardas al la ŝua plandumo... Ĉu vi divenis kio okazis? :-).
