> Bertilo: > [...]. Do, "navigilo" ŝajnas esti uzinda ĝenerala termino. Sed se oni volas > mencii, ke la navigilo uzas GPS-on, oni ja povas paroli pri goposo-a > navigilo, goposo-ilo aŭ simile.
Dankon pro la tre klara respondo. Do, kiam ene de aŭtomobilo eblas rigardi sur mapo sian trajektorion dum stirado, tiu sur la instrumenttabelo videbla aparato kiu permesas tion estas goposo-navigilo (aŭ goposa navigilo). La vorto "birilo" ĉikaze ne bone taŭgas. Ĉu mi bone komprenis? Mireja
